< previous  next > 

2

tono, sed virina nomo ripetigxis ofte. Estis nomo suficxe konata en la kampadejo: "Cxerokea Sanjo."

Eble pli bone estus malmulte paroli pri sxi. Sxi estis kruda kaj, ni timu, ege peka virino. Sed en tiu tempo sxi estis la sola virino en Rora-Kampadejo, kaj jxus tiam kusxis en malfacilega embaraso, kiam sxi plej multe bezonis la flegadon de sia sekso. Dibocxema, forlasita, nerevalorigebla, sxi suferis tamen martirecon jam suficxe malfacilan por toleri kiam vualitan per kompata virineco, sed nun teruran en sia soleco. La praa malbeno surfalis sxin en tiu origina izoleco devinta tiel timegindigi la punon de la unua peko. Estis, eble, trajto de la pentopago de sxia peko, tio ke, en momento kiam plejmulte mankis al sxi la intuiciaj tenereco kaj prizorgo de sia sekso, sxi renkontis nur la duonmalestimajn vizagxojn de siaj masklaj kunestantoj. Tamen kelkaj el la spektantoj estis, mi opinias, kortusxitaj per sxiaj suferadoj. Sancxjo Tiptono pensis ke "malfacilas por Sanjo," kaj, primeditante sxian kondicxon, dum momento noble kaj provizore forgesis tion ke li tenis ason kaj du damojn en sia maniko.

Estos vidate, ankaux, ke la situacio estis originala. Mortoj estis neniel malkutimaj en Rora-Kampadejo, sed naskigxo estis novajxo. Homoj jam estis forsenditaj el la kampadejo efike, definitive kaj sen la eblo de reveno, sed jen estis la unua fojo ke iu ajn prezentigxis ab initio. Tial la ekscitigxo.

"Vi eniru tien, Stucxjo," diris eminenta civitano konata kiel "Kentuko," alparolante unu el la lantantoj. "Eniru tien kaj kontrolu kion vi povas fari. Vi estas spertulo pri tiajxoj."

Eble la elekto estis tauxga. Stucxjo jam estis, en aliaj klimatoj, la lauxsupoza cxefo de du familioj; efektive, estis al iu legxa senformaleco okaze de la koncernaj eventoj ke Rora-Kampadejo--urbo de rifugxo--sxuldis lian kompanion. La homamaso aprobis la elekton kaj Stucxjo estis suficxe sagxa por cedi al la plejmulto. La pordo fermigxis malantaux la porokaza kirurgo kaj akusxisto, kaj Rora-Kampadejo sidigxi

 < previous  next > 

Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret Harte, page 1
by Bret Harte

<< Return to Title Details