< previous  next > 

2

iun nomon, lauxonidire, elpensis antauxtempe la estimataj dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikigxinta inklino de siaj edzoj lanti cxe la vilagxa trinkejo en merkatotagoj. Kia ajn estu tio, mi ne garantias la fakton. Mi aludas gxin nur dezirante esti preciza kaj auxtenta.

Ne malproksime disde tiu vilagxo--povas esti du mejlojn for--situas valeto, aux pli bone dirite, tersino, cxirkauxate de altaj montetoj, kiu estas unu el la plej trankvilaj lokoj de la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas gxin, murmurante nur suficxakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta koturnfajfo aux pegklako estas preskaux la sola sono kiu iam interrompas la konstantan trankvilon.

Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri sciurcxasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras unu flankon de la valo. Mi vageniris gxin je tagmezo kiam la tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de mia propra pafilo kiam gxi rompis la cxirkauxantan sabatan trankvilon kaj gxin dauxrigis kaj resonigis ties koleraj ehxadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi retirigxi, forlasinte la mondon kaj ties distrajxojn, kaj pasigi revante la etan restajxon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli tauxgan ol tiu valeto.

Pro la senmova trankvilo de la loko kaj la kurioza karaktero de ties logxantoj, kiuj estas posteuloj de la originaj Nederlandaj koloniintoj, tiu protektata valeto de longa tempo nomigxas DORM-VALETO kaj ties rustikajn logxantojn oni kromnomas DORM-VALETANOJ tra la tuta najbara regiono. Dormiga aux reviga influo sxajnas superpendi la valeton kaj penetri la etoson mem. Iuj diras ke sorcxis la lokon grava Germana kuracisto dum la fruaj tagoj de la kolonio. Aliaj diras ke maljuna Indiana tribestro, sxamano aux magiisto de sia gento, okazigis indigxenajn ritojn tie antaux ol malkovris la landon Mastro Hendriko Hudsono.

Certe estas ke la loko dauxre agas subrege de iu magia potenco kiu trudas sorcxon al la mensoj de la tieaj bonhomoj, promenigante ilin en seninterr

 < previous  next > 

La Legendo de Dorm-Valeto, page 1
by Washington Irving

<< Return to Title Details