< previous  next > 

2

o kaj gin studegis kun la avido de legemulo.

La rezulto de ciuj tiuj esploroj estis historio pri la provinco dum la rego de la Nederlandaj provincestroj kiun li publikigis kelkajn jarojn poste. Ege diferencas opinioj taksantaj la literaturan kvaliton de la verko kaj, verdire, gi neniel pli bonas ol taugas. Gia cefa valoro estas rigora akurateco kiun efektive oni pridubis okaze de la ekapero de la verko sed kiu pli lastatempe nepre konfirmigas. Ciuj bibliotekoj gin konservas nun en siaj historiaj kolektajoj, jugante gin verko de sendubinda autoritato.

La maljuna sinjoro mortis ne longe post la eldono de sia verko pro kio, konsidere de tiu malesto-foresto, ni ne povas multe difekti lian restintan bonfamon opiniante ke li pli profitdone pasigintus sian vivon plenumante plej gravajn taskojn. Li kutimis tamen entrepreni sian satokupon siamaniere, kvankam de tempo al tempo gi polvotrompis la okulojn de najbaroj kaj malgojigis la spiriton de amikoj pri kiuj li sentis la plej autentajn respekton kaj karecon. Tiuj tamen memoras liajn erarojn kaj malsagecojn "kun pli da malfelico ol da kolero" kaj komencas hipotezi ke neniam li celis vundi nek ofendi.

Kiom ajn malalttakse lin jugas kritikantoj, altvalorajn memorajojn pri li ankorau retenas multaj homoj kies bonaj opinioj gravas. Inter tiuj nombrigas precipe iuj bakistoj kiuj ec entreprenis bildigi lian figuron sur siaj Novjaraj kuketoj, efektivigante tiel lian eventualan senmortigon, preskau similan al tiu de homoj kies bildoj stampigas sur Vaterlo-medalo au Regin-Anjo-kvaronpenco.

* * * * *

Kiu ajn navigis kontrauflue sur Hudsono-Rivero ne povas forgesi Katskilajn Montojn. Ili estas distrancita ero de la granda Apalaca familio kaj vidigas forokcidente de la rivero, suprensvelante gis sinjora alteco, supermostante la cirkauantan pejzagon. Ciu sezona sangigo, ciu vetera aliigo, verfakte ciu dumtaga novhorigo estigas malsamecon en la magiaj koloroj kaj formoj de tiuj montoj kiujn ciuj bonaj edzinoj proksimaj kaj malproksimaj konsideras kiel

 < previous  next > 

Tri Noveloj, page 1
by Washington Irving

<< Return to Title Details