La Aventuroj de Alicio en Mirlando

La Aventuroj de Alicio en Mirlando

By

0
(0 Reviews)
La Aventuroj de Alicio en Mirlando by Lewis Carroll

Published:

1910

Pages:

98

Downloads:

1,528

Share This

La Aventuroj de Alicio en Mirlando

By

0
(0 Reviews)
Translated by E. L. Kearney.

Book Excerpt

andan kukon, sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: "Mangxu Min."

"Nu," diris Alicio, "mi vin mangxos! Se vi igos min kreski, mi povos atingi la sxlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo. Ambauxokaze mi enigxos la gxardenon, kaj se nur okazos tio, ne tre gravas la kielo." Sekve sxi mangxis peceton de la kuko dirante al si "Laux kiu direkto, laux kiu do?" kaj tenante la manon sur la verto por palpe sciigxi cxu gxi plialtigxas aux male; kaj tre surprizis sxin la konstato ke sxi restas konstante samalta. Kiam oni mangxas kukon, tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio okazos krom la neordinara, ke estis por sxi tede kaj malinterese kiam okazis nur ordinarajxoj. Do, por ion okazigi, sxi laboradis per la dentoj gxis de la kuko neniom restis.

CXAPITRO II

LA LAGETO FARITA EL LARMOJ

"Neniam mi spertis tiajxo," ekkriis Alicio, (pro eksciteco sxi ecx forgesis la akuzativon). "Jen mi plilongigxas teleskope, kiel la p

FREE EBOOKS AND DEALS

(view all)

More books by Lewis Carroll

(view all)