Eta Eyolf

Eta Eyolf

By

0
(0 Reviews)
Eta Eyolf by Henrik Ibsen

Published:

1894

Pages:

114

Downloads:

1,575

Share This

Eta Eyolf

By

0
(0 Reviews)
Tradukis Odd TangerudEldono 1997

Book Excerpt

sinjorino, ne timu tian etan figuracxon.

ALLMERS

Sed kio do tio estas?

RATO-FRAUxLINO

Estas nur Mopsulo. (malligas la saketon) Venu nun el la mallumo, vi karega amiko mia.

(Hundeto kun largxa, nigra muzelo metas sian kapon el la saketo.)

RATO-FRAUxLINO

(kape kaj mane signas al Eyolf) Proksimigxu nur fide, vi eta vundita batalanto! Gxi ne mordas. Alvenu! Alvenu!

EYOLF

(tenas sin al Asta) Ne, mi ne kuragxas.

RATO-FRAUxLINO

Cxu ne sxajnas al la juna sinjoro, ke gxi havas mildan kaj sxatindan aspekton?

EYOLF

(surprizita, montras) Tiu jena?

RATO-FRAUxLINO

Jes, gxuste gxi.

EYOLF

(duonlauxte, fiksrigardas la hundon seninterrompe) Sxajnas al mi ke gxi havas la plej teruran -- aspekton kiun mi iam vidis.

RATO-FRAUxLINO

(fermas la saketon) Ho, sxangxigxos, sxangxigxos.

EYOLF

(senpere proksimigxas, tute proksime, kaj facile glitfrapetas la

FREE EBOOKS AND DEALS

(view all)

More books by Henrik Ibsen

(view all)