Jan Amos Komenský

Jan Amos Komenský
Johano Amos Comenius

By

1
(1 Review)
Jan Amos Komenský by Jan Václav Novák

Published:

1921

Downloads:

1,352

Share This

Jan Amos Komenský
Johano Amos Comenius

By

1
(1 Review)

Book Excerpt

ricevis Komensky de Hartlib (somero 1641) inviton, ke li venu Anglion por signifoplena laboro, gloranta kaj honoranta Dion. Alveninte Londonon Komensky nur tiam eksciis de la amikoj, ke li estis invitita de la parlamento mem, por fondi pansofian kolegion, en kiu li kun 12 scienculoj laborus je la progreso de la sciencoj. Tiun sukceson atingis Hartlib helpe de potencaj amikoj cxe la nove kunvokitaj parlamentanoj, cxe kiuj tiam aperis forte la emo, ne nur plibonigi ekzistantajn malordojn en la regno, sed ankaux subteni la progresemajn ideojn, kiuj tiam estis sennombraj. Bedauxrinde, la ribelo de katolikaj Irlandanoj kontraux Angloj prokrastis la tujan efektivigon de la grandioza propono de Hartlib.

9. Komensky uzis liberan tempon en Londono dum vintro 1641-2 preparante detalan planon nomitan "Via Lucis" (Vojo de la lumo) por la intencita kolegio. Li montras en gxi kiamaniere penis la homaro liberigxi el la mallumo de la erardoktrinoj, en kiuj gxi kvazaux dronigxis post perdo de la kredo je la vera Dio.

FREE EBOOKS AND DEALS

(view all)