El la vivo de esperantistoj

El la vivo de esperantistoj

By

0
(0 Reviews)
El la vivo de esperantistoj by V. Stankiević

Published:

1896

Downloads:

1,733

Share This

El la vivo de esperantistoj

By

0
(0 Reviews)

Book Excerpt

auxskultadis la longajn parolojn de sia kunlogxanto kaj anstataux respondo silente malproksimigxadis sian cxambron....

Kaj jen nun tiu cxi granda esperantisto vizitis nian kuraciston.

------------------

La parolado kelkan tempon turnadis sin sur interesaj por ambaux interparolantoj cirkonstancoj de la vivo, kiam Cxielson demandis Monbleron, cxu li ne ricevis kiajn ajn sciojn pri Siksten, kiu gxis nun nenion komunikis al li pri sia nova vivo.

--Tie cxi estas io--montris la mastro malpene per mano la malkovritan leteron, kusxantan sur la tablo,--kia strangulo, li persekutas min ecx nun kun sia lingvo internacia, al kiu mi sentas nenian simpation.... Mi ecx ne legis gxin.... mi ne volas.

La gasto per grandaj okuloj ekrigardis la interparolanton; li ne supozis ecx, ke la propagando de Siksten povis doni tiajn plorindajn rezultatojn.

--Tiel, vi ecx ne legis gxin? Oni povus ekpensi, ke vin tre malmulte interesas la sorto de via amiko.... Se vi al mi permesos, mi rigardos ti

FREE EBOOKS AND DEALS

(view all)