La Legendo de Dorm-Valeto

La Legendo de Dorm-Valeto
[The Legend of Sleepy Hollow]

By

0
(0 Reviews)
La Legendo de Dorm-Valeto by Washington Irving

Published:

1998

Downloads:

1,033

Share This

La Legendo de Dorm-Valeto
[The Legend of Sleepy Hollow]

By

0
(0 Reviews)
Translated by Edwin Grobe

Book Excerpt

j acxa brilego de iu negxa nokto! Kun kiel dezira rigardo li okulkontrolis cxiun tremantan lumradieton traglitantan la nudajn kampojn ekde fora fenestro! Kiel ofte ektimigis lin negxkovrita arbusto apudstaranta lian vojon kiel fantomo surportanta blankan littukon! Kiel ofte li ekkauxris pro sangokazeiga timego okazigita de la sono kiun liaj irpasxoj estigis subpiede sur la frosta krusto kaj malkuragxis rigardi malantauxen por ne devi ekvidi tie acxegan estajxon lin posttretantan! Kaj kiel ofte nepre konsternigis lin iu preterhastanta ventoblovego hurlanta interarbe kaj povanta esti la Galopanta Heso efektiviganta unu el siaj cxiunoktaj rajdatakoj.

Cxiuj tiuj estis tamen nuraj noktoteruroj, mensaj fantomoj kiuj promenadas nur en la malhelo. Tial, kvankam li jam vidis multajn fantomojn dum sia vivotempo kaj Satano jam ofte lin atakis diversforme okaze de liaj solecaj vagiradoj, cxiujn tiujn malbonajxojn nova tagigxo cxesigis. Rezulte, li povintus gxuadi placxan vivon, malgraux la diablo kaj liaj agadoj,

FREE EBOOKS AND DEALS

(view all)

More books by Washington Irving

(view all)